Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kiom da falsaj doktoroj, magistroj kaj inĝenieroj laboras senĝene en gvidaj pozicioj? Kiom verkis sian disertacion aŭ diplomlaboron, komputile kopiinte kaj enmetante? Kiom atingis altan postenon, fie trompinte universitaton?
La nombro estas nekonata. Sed hodiaŭ facile eblas per reto kaj serĉmaŝino malkovri la kopiitajn alineojn. Krome ekzistas speciala programaro por malkaŝi plagiaton.
La plagiato-problemo ekzistas ankaŭ en Aŭstrio. Ĉiuj gelernantoj rajtas nun por la antaŭuniversitata ekzameno, la tiel nomata Abitur, verki “antaŭsciencan faklaboron”, akompanate de instruisto, pri libere elektebla temo.
Sed neniu gimnazia instruisto povus legi ĉiujn librojn tiutemajn. Tie nun Guglo helpas malkaŝi la fi-kopiojn. Plagiato signifas noto kvin, do “nesufiĉe”. En tiu okazo la lernanto devas finekzameniĝi en alia fako.
Suspektita estas la “scienca” laboro de la aŭstro Johannes Hahn [han], iama ministro kaj nun komisionano pri regiona politiko de Eŭropa Unio. Laŭ advokato de Hahn, sendependa agentejo trakribris la disertacion kaj konstatis, ke ne temas pri plagiato, kvankam la verko enhavas multe da kopiitaj alineoj, sen font-indikoj.
La germana ministrino pri scienco kaj esplorado, Annette Schavan [ŝavan], en simila okazo havis malpli da bonŝanco: Ŝi devis demisii.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Plagiat-ĉasistoj, jen nova profesio! Foto: Walter Klag.