Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La unuan premion en pentrado-konkurso gajnis la juna albana studanto Adi Totaj el la urbo Berat. Li pentris bildon pri la 2400-jara ponto en sia urbo, heredaĵo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kiu lanĉis la konkurson.
Partoprenis la konkurson 1458 gejunuloj, inter la aĝoj de 13 kaj 15 jaroj, el 80 lernejoj kaj 26 urboj en 19 landoj. La albana sukcesinto diris, ke li volas studi arkitekturon. Tial li aliĝis al mezlernejo, kie oni studas krom la albana ankaŭ la anglan, turkan kaj araban lingvojn.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Pentris Adi Totaj la ponton Gorica, Unesko-heredaĵon, en sia urbo Berat. Bildo laŭ permeso de la lernejo de la pentrinto.