Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉirkaŭ 60 % de la albana loĝantaro uzas regule Interreton. Plejparte temas pri homoj malpli ol 24-jaraĝaj.
Interreto tre utilas. Tamen gejunuloj povas ricevi informojn malutilajn kaj danĝerajn. Pro tio oni aranĝis tut-albanan konferencon por protekti infanojn kontraŭ riskoj de la reto kaj disponigi al ili sekuran servon.
Projekto subtenata de Eŭropa Unio celas instrui, ekzemple, ke longaj horoj antaŭ la komputilo povas signifi, ke infanoj kreskas en mondo disigita de la realo. Krome, ke ili elmetatas al filmoj neleĝaj kaj al pornografiaĵoj.
Oni nun petas, ke familioj, sociaj organizaĵoj, edukaj instancoj kaj retservoj kunlaboru, por ke infanoj rete ricevu nur kontrolitajn kaj sanajn informojn. Krome, ke la tempo antaŭ la ekrano estu limigita.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Por informi pri la danĝeroj de interret-uzado oni lanĉis migran surstratan kampanjon. Foto: Bardhyl Selimi.