Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Aŭstrio loĝas 8,4 milionoj da personoj, el kiuj 5,36 milionoj estas katolikoj. Pli ol 50 000 katolikoj en Aŭstrio forlasis per deklaro sian eklezion dum 2012 — la trie plej granda nombro en la historio de tiu organizaĵo. Ankaŭ la nombro de aliĝoj estas draste pli malgranda ol la nombro de la mortintoj. Se tiu evoluo daŭros, post cent jaroj tiu kredantaro estos tute malaperinta. Jam nun nur ĉiu deka regule vizitas la mesojn. Ofte nur dum gravaj ceremonioj kiel geedziĝoj kaj enterigoj oni vidas preĝejon de interne. Kelkaj ne plu volas pagi la “eklezian imposton” kaj eksmembriĝas.
Similas la situacio ĉe la due plej granda kredantaro, la protestantoj. Trialoke troviĝas islamo, sed tie ne ekzistas fidindaj listoj de la anoj.
Kontraŭe, daŭre kreskas la nombro de la nekredantoj — jam pli ol unu miliono. La “liberpensantoj” fondis retan portalon freidenker.at, kie unuiĝas ne-religi-emuloj kaj humanistoj.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Turo de la novromanika karmelana preĝejo (dekstre) kaj baroka kapelo sur Leopoldmonto (meze). Ĉu baldaŭ ne plu uzataj? Foto: Walter Klag.
[FORIGITA!: bildo]
Nur ŝajne pli altas la turo de la mormona preĝejo ol tiu de la katolika. Foto: Walter Klag.