Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En novembro pasintjare estis inaŭgurita memorigilo en Presheva, suda Serbio, regiono loĝata plejparte de albanetnuloj. La monumento memorigis pri 27 albanoj falintaj en 2001 dum ribelo por sendependigi la regionon de Presheva, Medvegjia kaj Bujanovac kaj aligi ĝin al Kosovo.
Malgraŭ tio, ke la serba registaro amnestiis eksajn membrojn de la Naciliberiga Armeo Albana, faligis la monumenton en januaro ŝtataj ĝendarmoj.
Protestis albanoj, inkluzive de la parlamentanino Jozefina Topalli: “Tiu ago rememorigas pri Miloŝeviĉo kaj kontraŭas eŭropecajn principojn, esprimante ankoraŭfoje la albanofobion de niaj najbaroj.”
Ŝi daŭrigis: “La faligo de la monumento pli alten levos la spiriton de la unuiĝo de la albanoj en ĉiuj teritorioj loĝataj de ili.”
La ĉefministro de Kosovo, Hashim Thaĉi, atentigis: “La malamo de serboj al albanoj estas ankoraŭ viva, kio endanĝerigas la jam komenciĝintan politikan dialogon inter Kosovo kaj Serbio.”
Skender Destani, membro de la asembleo en Presheva, petis pri “trankvileco kaj traktadoj kun la registaro de Serbio por trovi pli racian solvon de la problemoj ekzistantaj ĉi tie.”
Bardhyl Selimi