Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĝis la fino de 2012 slovena skiistino gajnis pli da poentoj dum la unua parto de la ski-sezono ol iu ajn skiisto ĝis nun. Tina Maze, kiu naskiĝis en 1983, akiris 1050 poentojn — 400 pli ol la dua konkurantino Maria Riesch el Germanio.
Maze estis specialistino unue en grandslalomo. Poste ŝi pliboniĝis ankaŭ en slalomo. Lastatempe ŝi montris siajn talentojn en t.n. rapidskiaj fakoj, ekz. en super-grandslalomo kaj en libera malsuprenskiado.
Dum la novjara mondpokala vetkurado pri t.n. paralela slalomo en Munkeno ŝi atingis la duan lokon. Tio estis la 50a fojo, kiam ŝi troviĝas inter la tri plej bonaj sur la podio. Lastatempe Maze ekokupiĝis pri muziko kaj aperigis sian unuan diskon.
Zlatko Tišljar