Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Leginte la artikolon de Garvan Makaj pri naturaj aŭ artefaritaj lingvoj (Monato 2012/12, p. 16-17) mi konkludas, ke neniu lingvo estas natura: ĉiuj estis kreitaj arte de homoj laŭ la bezonoj interkomuniki.
Eblus nur diri ke lingvo(j) estas “nature” lernata(j) de infanoj ĉe la gepatroj ekde la lulilo.
Fakte, artefaritaĵo estas sinonimo de progreso. Se oni devus forĵeti ĉion, kio estas “artefarita”, tiam la homo estus ankoraŭ en la ŝtona epoko, sen iu ajn laborilo, sen iu ajn vestaĵo, sen iu ajn lingvo, “parolante” per blekoj, per mienoj kaj per gestoj!
Germain Pirlot
Belgio