Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kantistino konata en Britio aliĝis en novembro al 500 artistoj por festi la centjariĝon de la albana sendependeco.
Rita Ora, albandevena, kantis okaze de granda spektaklo sur la placo “Patrino Tereza” en la ĉefurbo Tirano.
Malgraŭ pluvo senpacience atendis homamaso la kantistinon, kiu fine alvenis je ĉies surprizo kun la albana ĉefministro Sali Berisha. Tiu supreniris sur la scenejon kaj salutis ĉeestantojn man-en-mane kun Rita Ora.
La ĉefministro kutime ne eliras nokte surstraten, des malpli por ĉeesti junularan koncerton. Komentis ĵurnalistoj, ke tiel la ĉefministro rikoltos subtenon inter junaj voĉdonontoj antaŭ la venontjaraj balotoj.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Ĉefministro kaj kantistino: ĉu politika ruzo por varbi voĉojn?