Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi ne troigos, se mi diros, ke, aŭskultante la diskon de Manŭel Ĉu plu ekzistas amo?, mi estas ravita kaj admirplena pro la muziko, la tekstoj kaj pro li, kiu elektis kaj plenumis tiujn kantojn.
Manŭel diras: “Jes, la amo ekzistas! Malgraŭ tio, ke ĝi de tempo al tempo suferigas la homojn, ĝi estas la sola afero, kiu povas feliĉigi la homojn! Jes, la amo ekzistas kaj ĝi venkos!” Laŭ mi tio estas lia respondo, tio estas la impreso, kiun li lasas al la aŭskultanto kaj verdire en brila Esperanto.
La etoso de la kantoj de Manŭel estas optimisma, esperplena kaj lasas al ni la senton pri festo kaj ke pere de la amo la mondo saviĝos.
La kantojn ni povas dividi en du grupojn: sufiĉe famaj tradukitaj el la itala kaj angla lingvoj kaj originalaj liaj.
La tradukitaj kantoj estas en perfekta Esperanto, tre taŭga por la muziko, kiu sonas sufiĉe profesie. Ni aŭdas orkestron kaj kompreneble gitaron kaj violonon, kiuj en siaj soloj kaj ene inter la instrumentoj sonas perfekte.
Mi volas mencii inter tiuj kantoj miajn ŝatatajn: “Io stulta” (Something stupid, C. Carson Parks), “Mi, vagabondo” de Damiano Datolli (Alberto Salern), “Hieraŭ mi” (Yesterday) kaj “Knabino” (Girl) de John Lennon kaj Paul McCartney. Aldoniĝas la agrabla, varma kaj riĉa voĉo de Manŭel. Ankaŭ la opera voĉo, kiu estas je la komenco de la dua kanto “Animo mia” kaj la fonaj kantistoj pliriĉigas la kantojn.
Aŭtoraj en tiu disko estas tri kantoj: “Ĉu enamiĝi?”, “Amo sub lunlumo” kaj “Transferkurtena koramikino”. Ili estas melodiaj, riĉenhavaj kaj denove en brila Esperanto.
La lasta kanto “Auschwitz” (Oświęcim) estas socia kanto. La teksto memorigas nin pri la hontinda pasinteco, sed finiĝas per la optimisma “La amo flugos en la milda vento”. Mirakla fino de disko, kiun havu la plimulto inter ni.
Mariana Elenova
Manŭel: Ĉu plu ekzistas amo?
Prezo ĉe FEL: 16 eŭroj + afranko.