Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Teatro en Katalunio evitas la plialtigon de aldonvalora imposto (AVI), vendante karotojn kun enirbiletoj.
Kiam la aldonvalora imposto en Hispanio kreskis de 8 % ĝis 21 %, la teatro de la urbo Bescanó [beskanó], en Katalunio, laŭ originala maniero protestis. Respondeculoj decidis ne plu vendi enirbiletojn sed karotojn.
La imposto kuŝas ĉe 4 % rilate karotojn. Do kun ĉiu karoto vendita oni ricevas donace teatran enirbileton.
Subtenas la ruzon la magistrato de Bescanó kaj la publiko. Tial la organizantoj devis pendigi afiŝojn “karotoj elĉerpitaj” por la teatraĵo “Les suicidàries” (La sinmortigantinoj) de la ĝirona trupo PocaCosa Teatre.
La direktoro de la trupo, Quim Marcé [kim marsé], diris: “Ni elektis karoton por memorigi tiun tipan bildon de azeno, bastono kaj karoto, kaj tiel fari alegorion pri la plialtigo de AVI.”
Karotoj bonas kiel fonto de vitaminoj kaj laŭdire ankaŭ por vidkapablo. Kelkaj spektantoj de la teatro de Bescanó formanĝis do siajn “enirbiletojn”.
Ferriòl Macip
[FORIGITA!: bildo]
PocaCosa Teatre kaj Teatre Bescanó: Meritxell Yanes, Quim Marcé kaj Elena Martinell protestas kontraŭ plialtigo de aldonvalora imposto.