Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Iama insekticido-fabriko en Vieno fariĝis “fabriko” por artistoj. Ĝin posedas la arkitekto Peter Zacherl [caĥerl], kies praavo konstruis la fabrikon en la 19a jarcento.
En Tbiliso, la nuna ĉefurbo de Kartvelio, Johann Zacherl rimarkis, ke tie oni protektas vestaĵojn kaj tapiŝojn kontraŭ insektoj per piretro-pulvoro. Temas pri insekticido ricevita el floroj de tanaceto-specioj.
Ekde 1870 li enportis tiun pulvoron al Vieno, enboteligis kaj vendis ĝin en la tuta Eŭropo. La marko estis Zacherlin. Post la unua mondmilito la insekticido ne bone vendiĝis. Ĉesis la produktado kaj fermiĝis la fabriko.
La okulfrapa konstruaĵo travivis la duan mondmiliton sen grandaj damaĝoj. Ĝi uziĝas nun kiel loĝdomo kaj laborejo por Peter Zacherl. Cetere la granda halo funkcias kiel koncertejo aŭ laborejo kaj ekspoziciejo por artistoj.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Artistoj renovigas barilon el forĝita fero.
[FORIGITA!: bildo]
La strata fasado de la iama fabriko. Jen pitoreska etoso por moderna arto.
[FORIGITA!: bildo]
La supro de la ĉefpordo.
[FORIGITA!: bildo]
La supro de interna pordo.