Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Rande de bankroto: tiel sonis la opinio de eksaj membroj de la kabineto de la iama serba ĉefministro Ivica Dačić nur du monatojn, post kiam ili ĉesis funkcii. Ankaŭ la nuna registaro notas, ke la ŝtata deficito sumiĝas je 235 miliardoj da dinaroj — pli ol duono de la jara ŝtata malneta produkto.
La ministro pri financoj, Mlađen Dinkić, promesante malgrandigi la deficiton, kulpigis la antaŭan kabineton. Ĝi elspezis pli ol ĝi posedis, li diris, kaj nun la fakturon pagu la nuna registaro. Laŭ opozicianoj, samon faris li antaŭ ses jaroj.
Por solvi la financan situacion la registaro nuligis 138 regulojn, laŭ kiuj la entreprenoj pagu impostojn. Krome ĝi promesis helpi la agrikulturon kaj bridi la salajrojn de ŝtataj administrantoj.
Diris Dinkić, ke la situacio tro gravas por esti tuj solvita. Ĝi similas, laŭ la ministro, al manĝado de elefanto. Tio ne de unu tago ĝis la alia eblos, sed iom post iom oni sukcesos.
Dimitrije Janičić