Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fermitaj restis ĉiuj slovakaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj la 13an de septembro 2012. La kialo: instruistoj strikis por altigi siajn salajrojn.
La meza monata salajro en Slovakio sumiĝas je 889 €, sed tiu de instruisto ĉe elementa lernejo nur 652 € (-27 %), ĉe mezlernejo 682 € (-23 %). Kompare, en Ĉeĥio la meza salajro de bazlerneja instruisto sumiĝas je 914 €, de mezlerneja instruisto je 982 €.
Enketo montras, ke veldistoj, masonistoj, frizistoj, domfarbistoj ktp perlaboras multe pli ol altlerneje edukitaj instruistoj. Ekzemple, meza salajro de veldisto sumiĝas je 777 €, de masonisto je 759 €, de frizisto je 699 €.
Julius Hauser