Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Nekutiman vojaĝon faris Vaidotas Digaitis, 46-jaraĝa litovo el la distrikto Šilalé. Li ĉirkaŭiris surĉevale Baltan Maron — vojaĝo 6000 km longa, kiun li entreprenis per du ĉevaloj.
Survoje li trapasis Rusion, Pollandon, Germanion, Danion, Svedion, Finnlandon, Estonion kaj Latvion. Ĉiutage, dum kvin monatoj, li vojaĝis 60 km, kaj tri fojojn necesis hufferi la ĉevalojn.
Ne mankis aventuroj. En Rusio falis la ĉevalo, kun la rajdanto, tiel ke Digaitis rompis al si la piedon. Rekomendite estis, ke li kuŝu dum kvar semajnoj, sed post kelkaj tagoj li denove surseliĝis.
Nur malmultajn aferojn li kunportis: vestaĵojn, nutraĵojn, mapojn. Nokte li dormis ĉe lokuloj. Nur unu nokton subĉiele li pasigis, en Pollando. En Finnlando vekis lin iam la polico, ĉar unu el la ĉevaloj liberiĝis. Gastamo aparte en Svedio lin ĝojigis.
Digaitis diris, ke ĉirkaŭrajdi la maron perfektis por dispeli la grizan ĉiutagecon kaj sperti la ritmon de la vivo. “Hejme oni ĉiutage faras samon: vekiĝas, laboras, renkontiĝas, hejmenrevenas kaj dormas. Moviĝante ĉirkaŭ Balta Maro, mi sentis la vivon”, li diris.
last
[FORIGITA!: bildo]
Pasias Vaidotas Digaitis pri litovdevenaj ĉevaloj. Vojaĝojn ĉevale li jam entreprenis al Nigra Maro kaj al Krakovo en Pollando.