Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ en Albanio estis malpermesite fumi en publikaj lokoj. Tamen fojfoje okazis, ke kafejo- aŭ restoracio-posedantoj toleris fumantajn klientojn. Indiferentas la inspektoroj pri sano.
Nova ministro pri sano decidis okupiĝi pli serioze pri respekto al la kontraŭfumada leĝo. Monpunataj estas posedantoj kaj direktoroj de publikaj ejoj, kiuj ĝin malobeas. Lanĉita estas kampanjo, uzanta i.a. busojn, por atentigi pri la rajtoj de nefumantoj.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Kelkaj busoj en la albana ĉefurbo Tirano surhavas la mesaĝon “Via libereco finiĝas tie, kie komenciĝas mia bona sano”.