Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pli ol ses monatojn vivis sen koro la eksa fajrobrigadisto Jakub Halik el la ĉeĥa urbo Neratovice (ĉ. 30 km for de la ĉefurbo Prago). Li havis en sia korpo du artefaritajn pumpilojn ligitajn al baterioj, kiuj pumpadis sangon tra la vejnoj kaj arterioj.
Unikan kaj sukcesan operacion faris profesoro Jan Pirk de la praga Instituto pri Klinika kaj Eksperimenta Medicino. Diagnozo: maligna tumoro sur la koro, tiel nomata sarkomo, kiun kuracistoj likvidis kun la koro en aprilo. Laŭ spertuloj, ĉi tiu operacio superskribos lernolibrojn pri fiziologio.
Halik havis ĉiutage kuracgimnastikon, promenis kaj uzis komputilon. Bedaŭrinde la kuracistoj ne sufiĉe rapide trovis konvenan donanton por kortransplantado.
Julius Hauser