Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ambaŭborde de la rivero Djoué [ĝue] apud Brazavilo, la ĉefurbo de la Respubliko Kongo, kolektiĝis grandaj homamasoj. Ili volis admiri la dikajn kapon kaj kolon de hipopotamo, kiun lokaj infanoj nomis Blek.
Kaŝiĝas en la rivero grandaj surprizoj. Antaŭ kvar jaroj, oni tie mortpafis krokodilon, kiu manĝis du infanojn. La kadavron oni portis al la urbodomo de Makelekele, la unua kvartalo de Brazavilo.
Laŭdire ankaŭ Blek atakis homojn kaj jam du mortigis. Bonŝancon havis ĝardenistino, kiu iris al la rivero por lavi legomojn. Alproksimiĝis la hipopotamo — stranga konduto por herbovoranto — kaj la virino sukcese fuĝis.
La danĝero de la hipopotamo ne malinstigis bubaĉojn ĵeti ŝtonojn en la akvon por aperigi la beston, kiu efektive blekis, grumblis kaj ŝprucigis akvon tra siaj naztruegoj, antaŭ ol denove enakviĝi.
Jean-Louis Madzella
[FORIGITA!: bildo]
Malgraŭ sia pezo, hipopotamo bone naĝas.
[FORIGITA!: bildo]
Interesatoj apudrivere spektas hipopotamon, kiu plonĝas kaj naĝas kontraŭflue.