Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Konsterniĝis kaj surpriziĝis la vilaĝestro de Vyšné Nemecké [vyŝne nemecke], kiam li eksciis, ke en lia vilaĝo slovakaj doganistoj malkovris kontrabandistan tunelon sub la slovaka-ukraina limo.
La tunelo ses metrojn sub la tero estis 700 metrojn longa kaj kondukis el la ukraina ĉelima urbo Uĵhorodo. Disponeblis en la tunelo trajneto kun 16 vagonetoj por transporti kontrabandaĵojn (ĉefe cigaredojn sed ankaŭ eble homojn el evoluolandoj).
Julius Hauser