Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Jam pasis unu jaro kaj kelkaj monatoj post la katastrofa tertremo kaj sekvanta cunamo, kiu forrabis ĉirkaŭ dudek mil vivojn la 11an de marto 2011 en la nord-orienta marborda regiono de Japanio. La inundo englutis multajn urbojn kaj vilaĝojn, forrabis, frakasis kaj ŝanĝis la tutan propraĵon de la loĝantaro en nulvaloran rubaĵon.
La ministrejo pri medio supozis, ke la cunamo forprenis ĉirkaŭ kvin milionojn da tunoj da rubaĵoj en la maron. Tiuj rubaĵoj inkluzivas ŝipojn, fiŝretojn, disrompitaĵojn de fabrikoj kaj domoj, aŭtoj kaj ĉiaspecaj aĵoj. Sepdek procentoj el ili sinkis en la ĉebordan maron. Sed aliaj 30 %, t.e. unu kaj duono de milionoj da tunoj, ekflosis en Pacifikon. Ili, fortrenitaj de la marfluo kaj vento orienten, amase alproksimiĝas kaj alvenas al la marbordo de Nord-Ameriko, pli ol kvin mil kilometrojn for de Japanio.
La loĝantaro de tiu marbordo en la ŝtatoj Alasko, Vaŝingtono, Oregono kaj en Kanado nun propraokule ekvidas kaj eksentas la sekvon de la grandega cunamo.
Komence de aprilo fiŝŝipo alflosis al Alasko, kaj ĝi estis subakvigita per kanono de la usona marborda gardistaro, ĉar la drivanta ŝipo metis aliajn ŝipojn en danĝeron.
Iom poste junulo en la insulo Haida Gwaii (Brita Kolumbio, Kanado) trovis motorciklon Harley Davidson en kontenero. Laŭ la registrita numero de la motorciklo li identigis ĝian posedanton, loĝantan en iu de la cunamo trafita urbo. La posedanto ne volis denove havi la motorciklon, anstataŭe li proponis donaci ĝin al la produkto-kompanio Harley Davidson. La kompanio akceptis la proponon kaj decidis ekspozicii tiun rustiĝintan motorciklon kiel rememorigilon de la katastrofo en sia muzeo en Milwaukee (Viskonsino, Usono).
En majo oni trovis piedpilkon kaj korbopilkon sur alaskaj marbordoj. Sur la pilkoj troviĝis la nomoj de posedantoj, kaj oni baldaŭ identigis ilin, 15-jaran futbal-amantan knabon kaj korbopilkoklubon de iu mezlernejo en la urbo Kesen, trafita de la cunamo. En junio la membroj de tiu klubo ricevis kun miro kaj ĝojo la pilkon, senditan de la trovinto. Kaj la futbalpilko baldaŭ reflugos al la knabo, finonte sian vojaĝon trans Pacifikon.
Tiuj okazoj signifas nur la komencon de eventuala grava media krizo. Oni antaŭvidas, ke drivaĵoj daŭre kaj amase albordiĝos ankaŭ eĉ en la jaro 2013. Fakuloj pri mediprotektado timas, ke tiuj albordiĝontaj rubaĵoj grave malbonigos la ekologian sistemon de la marbordoj. Ekzemple, vinilon kaj polistirenan ŝaŭmaĵon erare manĝos fiŝoj, marbirdoj, marursoj, cervoj kaj ursoj, kaj pro tio multe da ili mortos. Krome, oleo kaj kemiaĵoj en multspecaj konteneroj kaj ujoj poluados marbordojn.
Oni bezonos multege da mono por forigi tiujn rubaĵojn kaj purigi la marbordojn, kaj tio ŝarĝos buĝeton de ŝtataj registaroj.
Laŭ la internacia juro Japanio ne respondecas pri tiuj alflosantaj kaj albordiĝantaj rubaĵoj, kiuj estis rezulto de nerezistebla forto de la naturo. Sed la japana registaro ne povas resti indiferenta antaŭ tiu amasego da rubaĵoj, kiuj originis el Japanio.
Isikawa Takasi