Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĝojigis min trovi en Monato (2012/07, p. 19) artikolon pri la birdoj, ĉar tio estas relative malofta. Tamen la titolo kaj la unua alineo spegulas tro “homan” vidpunkton pri la vivo de sovaĝaj animaloj ĝenerale. Ili ne ŝtelas, atakas, forpelas, murdas, ili simple vivtenas sin laŭ la naturaj “leĝoj”! Aliflanke, la foto estas teknike kaj arte tre bela sed erariga pri la rabobirdo mem. Ne temas pri turfalko, sed pri nizo (Accipiter nisus), verŝajne eĉ pri nizino ... Tiu rabobirdo ja ĉasas ĉefe birdojn dum la turfalko kaptas ĝenerale ronĝulojn. Tiun lastan birdon ni ankaŭ ofte vidas laŭlonge de la aŭtovojoj, flugantan kiel sankta spirito. Ankaŭ bela bildo, ĉu ne?
Marc Demonty
Belgio