Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kreskas la nombro de ĉamoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio kaj Pollando. Laŭ zoologiistoj ĉi-jare tie vivas entute 950 ĉamoj: 675 en Slovakio, 275 en Pollando. Ili ĝuas en la parko bonajn naturajn vivkondiĉojn, opinias fakuloj.
La ĉamo montara tatra (science “Rupicapra rupicapra tatrica”) estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas en Eŭropo nur en partoj de Slovakio kaj Pollando. Ambaŭ seksoj portas surkape kornon kaj flavblankan desegnaĵon.
Tatroj (slovake kaj pole “Tatry”) estas montara regiono en Karpatoj. La plimulto de la montaro situas en Slovakio, eta parto en Pollando. En 1949 vivis en Tatroj nur 160 ĉamoj.
Julius Hauser
[FORIGITA!: bildo]
Kreskas la nombro de ĉamoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio kaj Pollando.