Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Verdiktis la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo kontraŭ Slovakio en kazo de steriligo de juna virino. En 2001 la tiam 17-jaraĝa virino estas steriligita sen sia konsento.
La kortumo konstatis, ke slovakaj kuracistoj rompis artikolojn de la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj kaj lezis la fundamentajn liberecojn de la virino. La kortumo kompensis la viktimon per 25 000 eŭroj, aldononte 5000 eŭrojn pro advokato-kostoj.
La kortumo notis, ke la kuracistoj agis nek pro malbona intenco nek pro ajna rasa motivo. Steriligado ne estis parto de organizita sanpolitiko.
Julius Hauser