Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En 2006 Nepalo fariĝis respubliko. Tiam estis promesita post du jaroj nova konstitucio — la unua demokratia konstitucio en la historio de la lando. Tamen la promeso neniam realiĝis.
Fine anoncis politikistoj, ke konstitucio estos prezentita al la popolo la 28an de majo 2012. Tamen pasis la dato sen konstitucio. Samtempe la ĉefministro, Baburam Bhattarai, deklaris, ke okazos en novembro balotoj. Tamen la nuna, provizora konstitucio ne pritraktas balotojn: ne certas, do, kiamaniere la novembraj balotoj estos organizitaj.
Ne pretis la maja konstitucio nur pro manko de interkonsento pri disdivido de la lando en provincoj. Sed nun la popolo, kiu surstrate manifestaciis proteste al la daŭra konstitucia fiasko, frontas al nestabila politika estonteco.
Navin Shrestha/pg