Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Solargrafio (angle “solargraphy”) estas relative nova tekniko, kiu ebligas foti ekzemple la movadon de la suno inter somera kaj vintra solsticoj. La metodo baziĝas sur la plej malnova fotoprincipo — trueta kamero (angle “pinhole”) — kaj bezonas ĉi-okaze ekspondaŭron de 183 tagoj.
La ideo produkti solargrafaĵon datiĝas de 2001, kiam la principo estis prezentita en internacia seminario en Pollando. La penso ravis la finnan artistinon Tarja Trygg, kiu tiun ĉi ekpenson pliperfektigis kaj poste prilaboris internacian solargrafan projekton.
La solargrafo estas miniatura trueta kamero (ekzemple skatoleto, tubeto ktp), hermetike fermita kontraŭ humideco, kiu fotas la sunon en la ĉielo inter du solsticoj. En la antaŭa parto de tiu ĉi kamero estas malgranda trueto, tra kiu pasas lumo. La lumo falas sur la malantaŭan parton, kie estas kreita bildo sur imprespapero.
La trueto funkcias kiel primitiva objektivo; ju pli eta estas ĝia diametro, des pli fokusita estas la bildo. Kombini minimuman lumecon kaj sentivan fotopaperon ebligas longigi la ekspondaŭron ĝis ses monatoj.
La plej supera sinuslinio sur la fotografaĵo prezentas someran solsticon (la plej longan tagon de la jaro), la plej malalta sinuslinio inverse vintran solsticon (la plej mallongan tagon).
La sinuslinioj estas ie tie intermitaj aŭ mankas, kiam ekzemple pluvis aŭ venis nuboj. La longo de la sinuslinio respondas al la longo de la koncerna tago. Pliaj informoj legeblas ĉe www.solargraphy.com.
Julius Hauser
[FORIGITA!: bildo]
La foton faris Vladimir Hauser inter la 20a de junio kaj la 21a de decembro 2011. Al la sinuslinioj de la suno estas aldonita pejzaĝo fotita per tradicia aparato.