Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Komputado estas unu el la plej rapide evoluantaj partoj de la tekniko. Kun la komputado mem evoluas fulmrapide ĝia terminologio, plej ofte unue en la usonangla, tuj poste en la aliaj lingvoj. Iuj el tiuj lingvoj fojfoje emas asimili la originajn terminojn, kiel la pola laptopy i notbuki aŭ la rumanaj site-ul kaj mouse-ul, sed Esperanto plej ofte havas siajn proprajn terminojn kiel “tekokomputilo” kaj “retejo”. Trovi tiajn esperantlingvajn vortojn nun iĝis tre facile danke al la prikomputila terminokolekto Komputeko. La verko volas stimuli la ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) la usonangla vorto.
Komputeko registris 7800 komputilrilatajn vortojn. Ĝi, tamen, ne preskribas aŭ altrudas. Se pli ol unu termino estas uzata, la kompilintoj lasas la elekton: ĉu vi uzas “operaciumo”, kiel ReVo aŭ Pokrovskij sugestas, aŭ “mastruma sistemo” kiel PIV, jen via decido. Komputeko donas ambaŭ.
La valoron de la verko substrekas i.a. la fakto, ke pluraj tradukteamoj konfirmis uzi Komputekon kiel unu el siaj ĉefaj fontoj por la tradukado: ekzemple la sociaj retejoj Facebook kaj Ipernity kaj la programoj OpenOffice.org kaj Firefox.
Se vi regule verkas aŭ parolas pri temoj komputilrilataj, vi akiru tiun ĉi fidindan ĝisdatan helpilon.
pp
Komputeko, Yves Nevelsteen: Eld. Espero por E@I. ISBN: 978-80-89366-14-9. 116 paĝoj; gluita.
Prezo ĉe FEL: 6,60 eŭroj + afranko.