Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Legante en Monato (2012/05, p. 7) la artikolon pri la narkotaĵo-komerco, mi indigne vidis la foton de kanaba planto. Kial tiu planto, kiu tamen bone kreskas en Afganio, ĉeestas en artikolo, kiu parolas pri tute alia afero? Dum el la papavo oni eltiras danĝerajn drogojn, la kanabo ne estas toksa kaj estas fumata de simpatiaj kaj respondecaj homoj. Tiu malbona kunigo estas maljustaĵo, kiu jam tro longe daŭras.
Kial la internacia komunumo ne aĉetus parton de la afgana rikolto, almenaŭ la duonon por fari medikamentojn? La afgana popolo bezonas tiun monon por bone vivi kaj por plibonigi sian landon. Ĝi ne bezonas esti ĝenata de policanoj; ĝi jam sufiĉe suferas.
Yves Buttex
Svislando