Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Magistratoj en Britio ne plu havas laŭstatutan rajton enkonduki preĝojn kadre de oficialaj kunsidoj, laŭ lastatempa decido de la brita supera kortumo.
Pro la verdikto de la kortumo, lokaj konsilantaroj reekzamenu siajn kutimon kaj praktikon komenci kunsidon per preĝo. La decido kontraŭ la tradicio rezultis el interveno iniciatita de la Nacia Sekulara Societo, kiu taksas la kutimon malmoderna kaj ofenda al nekredantoj — kaj kontraŭ iliaj homaj rajtoj.
Kristanoj replikis, ke preĝis magistratanoj antaŭ siaj kunsidoj jam en la 16a jarcento en la epoko de reĝino Elizabeta la 1a. Iama ĉefepiskopo de Canterbury, Lordo Carey, taksis la verdikton atako kontraŭ la individua libereco kaj samtempe cinika manovro por eligi religion el la nacia vivo.
Magistrato en Londono reagis al la verdikto, anstataŭigante preĝojn per poemoj por eviti religiajn miskomprenojn.
Lenio Marobin