Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Laŭ raporto de la Tutlanda Alfabetiga Organizaĵo de Britio preskaŭ kvar milionoj da infanoj ne posedas libron, kaj unu brito el ses trovas legadon malfacila.
En pluraj lernejoj en kvartaloj de grandaj urboj infanoj parolas la anglan kiel duan lingvon. Ne nur tiuj, sed ankaŭ aliaj geknaboj alvenas en la klasĉambrojn kun alfabetigo ĝis tri nivelojn sub tiu antaŭvidata laŭ la aĝo.
Tamen la ĉefa problemo estas, ke lernantoj rifuzas legi librojn aŭ revuojn. Sed, aplikinte teĥnologiojn, ekzemple komputilojn, instruistoj notas, ke eĉ la plej kontraŭvola leganto ekinteresiĝas pri legado. Simple, la presita vorto pli allogas surekrane ol surpapere.
Jam delonge haveblas teĥnologio por disleksiaj lernantoj: nun oni aplikas similajn rimedojn rilate al tiuj, kiuj ne aparte entuziasmiĝas pri legado. Eksperimente, esploristoj disdonis al infanoj kun malaltaj lernoatingoj la retlibran legilon Kindle. Sukcesis la provo: la infanoj — kelkaj unuafoje en la vivo — legis librojn de komenco ĝis fino.
Plia pluso de Kindle: ĝia sonfunkcio ebligas aŭskulti tekston, kiam leganto ne plu povas koncentriĝi pri la presita vorto.
Ankaŭ komputilajn interagajn programojn uzas la lernantoj. Programoj taksas la legokapablon de ĉiu aparta lernanto, instruante prononcadon, signifon de vortoj, kaj liverante tabelon montrantan progreson kaj pliboniĝon.
Spertuloj antaŭvidas, ke ene de kvin jaroj ĉiu infano lernos pere de poŝkomputilo, almenaŭ en evoluintaj kaj evoluantaj landoj. La prezidantino de la brita Asocio de Lernejoj por Knabinoj atentigis, ke lernolibroj malaperas el britaj lernejoj, ĉar infanoj pli kaj pli turnos sin al Interreto por aliri al informoj.
Tamen ŝi opinias, ke estos ankoraŭ tempo kaj loko por konsulti malnovan libron sur bretaro.
Lenio Marobin