Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ekde la komenco de marto 2012, unuafoje en la balkana duoninsulo, la privata albana televido-kanalo KLAN elsendas per alta distingivo.
La kompanio KLAN ampleksas jam krom KLAN-Tirano ankaŭ KLAN-Kosovon kaj la novaĵkanalon TV ABC kaj aliajn televidajn servojn.
La KLAN-direktoro Aleksander Frangaj diris: “La albanoj ege profitis de la sperto de italaj kolegoj, kies elsendojn ili kaŝe spektis antaŭ 1990. Ni estas feliĉaj nun, ke niaj elsendoj estas bonkvalitaj kaj konkurantaj eĉ kun tiuj italaj tv-kanaloj, kvankam pro relative malgranda enlanda loĝantaro la elspezoj estas sufiĉe grandaj.”
KLAN elsendas programojn, kiaj “Jarcentaj kanzonoj”, “X-Faktoro” kaj “Kiel fariĝu milionulo”. La kanalo spekteblas ne nur tra Balkanio, sed ankaŭ per satelito en aliaj partoj de la mondo.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Aleksander Frangaj: komence de la 90aj jaroj la nuna direktoro de la KLAN-kanalo eldonis la opozician tagĵurnalon Koha Jone.