Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Taĝikio estas agrikultura lando: 93 % de la teritorio konsistas el altmontaro. Pro tio la loĝantaro tre aprezas radion, ĉar ĝi estas facile akirebla.
Dum la sovetia tempo funkciis nur tri fakoj en la taĝika radio: ĉefurba, tutlanda kaj internacia. Diurne ili elsendis entute dum 39 horoj. Post la disfalo de Sovetio, Taĝikio fariĝis sendependa. Aperis novaj radiostacioj: Voĉo de Duŝanbo, Voĉo de Taĝikio, Radio Kulturo.
Hodiaŭ ĉiuj radiostacioj aŭdigas programerojn diurne entute dum 96 horoj kaj en ok lingvoj, inkluzive de la taĝika, la rusa, la angla kaj la araba.
En la lastaj jaroj de Sovetio, la taĝika televido havis nur unu kanalon. Nun ĝi havas kvar. La ĉefa tutlanda kanalo estas socipolitika, la dua (Safina) elsendas pri arto kaj kulturo, la tria (Bahoriston) estas por gejunuloj, kaj la kvara (Ĝahonnamo) tut-tage informas pri novaĵoj.
Televidostacioj elsendas tuttage dum 72 horoj kaj kvinlingve: taĝike, ruse, uzbeke, angle kaj arabe.
Post la sendependiĝo la amaskomunikiloj funkciis pli libere. Aperas krome en Taĝikio ĉiusemajne pli ol 400 gazetoj, ĵurnaloj kaj revuoj. Pli ol 80 % de la loĝantaro povas senprobleme aŭskulti radion kaj spekti televidon.
Saidmurod Hoĝazod