Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Rekordon kreis du belgaj aventuristoj en Antarkto, kiam ili trairis en 74 tagoj pli ol 5000 km. Temis pri la plej longa ekspedicio neprovizita kaj nemotorizita en Antarkto: sledojn kaj tiel nomatajn neĝ-kajtojn ili uzis.
Dixie Dansercoer [diksi dánserkur] kaj Sam Deltour [sam deltúr] intencis trairi 6000 km en 100 tagoj. Tamen komence de februaro, pro la alproksimiĝo de la vintro, ili ĉesigis la ekspedicion: la veturo ne sufiĉe stabilis por la kajtoj.
La belgoj superis la rekordon de norvega esploristo, Rune Gjeldness, kiu en 2006 trairis 4804 km en 90 tagoj.
Feliks Nevos