Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ekde la pasinta jaro la albana ministerio pri instruado postulas, ke en universitatoj ĉiuj magistriĝontoj akiru TOEFL-diplomon, do superan nivelon en la angla lingvo.
La anonco estigis protestojn de la studentoj en ĉiuj fakultatoj. Studentoj ne toleras post kvin jaroj plian elspezon: ili jam diplomitiĝis, jam kompletigis ĉiujn magistrajn taskojn, jam faris aldonan ekzamenon. La senĉesaj elspezoj, la ekzamenoj, fariĝis do speco de Sizifo-ŝtono.
Krome la studentoj konsideras la postulon preteksto por pliriĉigi privatajn lingvo-lernejojn. La ministerio, aliflanke, taksas ĝin paŝo al “integriĝo kun Eŭropo” kaj “utila reformo”.
Tiel oni mesaĝas al albanaj junuloj, ke ne necesas lerni aliajn EU-lingvojn krom la angla. Pro tio la ĉefministro estas nomumita “honora prezidanto” de enlandaj anglemuloj. Nun oni volas scii, ĉu ankaŭ li kaj aliaj ministroj trapasis la ekzamenon.
Bardhyl Selimi