Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Unuafoje ekde la ekesto de sendependa Slovakio prezidos la Ekonomian kaj Socian Konsilion de UN (EKOSOK) slovaka diplomato. Miloš [miloŝ] Koterec respondecos dum la venonta jaro pri unu el la ses ĉefaj organoj de UN.
Koterec, la slovaka ambasadoro ĉe UN, en Novjorko prezentis la prioritatojn de EKOSOK: i.a. plifortigi kunlaboron kun mondaj kaj regionaj organizaĵoj, forigi malriĉecon kaj malsaton, malpliigi la nombron de infanaj mortoj, kaj prepari la konferencon Rio+20 en junio en Rio-de-Ĵanejro pri daŭripova evoluo.
Lastfoje gvidis EKOSOK-on slovaka diplomato — Ján Papánek [jan papanek] — en 1947, kiu estis la unua ambasadoro de eksa Ĉeĥoslovakio ĉe UN.
Julius Hauser