Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ankaŭ ĉi-jare la serba prezidanto Boris Tadić, akompanate de la rusa ambasadoro en Beogrado, decidis viziti Kosovon por ĉeesti solenaĵojn okaze de la Kruca Tago (ortodoksa kristnasko, la sesa de januaro) kaj meson en monaĥejoj de Peja kaj Dečan.
Promesis Tadić, ke tio estos privata vizito kaj ke li nenion diros koncerne politikon. La registaro de Kosovo akceptis lin sed popolanoj, gvidataj de la partio Memdecido de Albin Kurti, forte protestis ekde la landlimpunkto de Merdar ĝis la koncernaj monaĥejoj.
La viziton de Tadić kontraŭstaris ankaŭ lia eksedzino, Irina, nun monaĥino en Peja. Ŝi petis helpon de KFOR, la tiea internacia pac-truparo sub Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo, por helpi ŝin portempe translokiĝi en alian monaĥejon, tiun de Budisan de la distrikto Klina.
Malgraŭ promesoj, tamen, Tadić ja parolis pri politiko. “Serbio neniam rekonos la suverenecon de Kosovo kaj neniam rezignos pri paralelaj serbaj strukturoj en kvar komunumoj en la norda Kosovo”, li diris.
La kvar komunumoj konsistigas kvaronon de la teritorio de Kosovo. Tial la vicĉefministro, Hajredin Kuqi, deklaris, ke oni ne plu al Tadić permesos eniri Kosovon ... kio tamen malfacile kredeblas.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Protestis kosovanoj pro la vizito de la serba prezidanto Boris Tadić.