Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Al la artikolo Kie la kulpo? (Monato 2011/12, p. 14) mi volus rimarkigi, ke Eŭropo volas solvi la ciganan krimadon kaj ciganan problemaron jam kelke da jardekoj ekskluzive per mono. El fondusoj de Eŭropa Unio (EU) fluegas ĉiujare milionoj da eŭroj por la plibonigo de la vivo de ĉirkaŭ 12 milionoj da ciganoj en Eŭropo. Senrezulte. Ĉiu civitano kaj politikisto kritikas la situacion, sed neniu proponas konkretan solvon por ŝtato. Kio karakterizas la ciganan minoritaton en ĉiu lando de EU? Alta krimado, malalta klerecnivelo, alta naskokvanto, malriĉeco, katastrofaj vivkondiĉoj en ciganaj kolonioj, negado de sociaj valoroj ktp. Ĉu magia rondo? Kial?
Julius Hauser
Slovakio