Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Persa tapiŝo dum multaj jaroj kuŝis neatentate en magazeno. La posedanto, tapiŝ-komercisto en Munkeno, donacis ĝin al sia iama dommastrumistino. Tiu heredigis ĝin al konatino.
Necerta pri la valoro de tiu tapiŝo, la heredintino en oktobro 2009 komisiis aŭkciiston, kiu taksis la tapiŝon je valoro de 900 eŭroj.
Fakte la tapiŝo estis aŭkciita je la konsiderinda sumo de 19 700 eŭroj al tapiŝ-komercisto el Hamburgo. Ŝajne lukra vendo. Ĝojiga profito por ambaŭ, la posedintino kaj la aŭkciisto.
Hazarde la iama heredintino eksciis dum televidsendo, ke duonjaron poste la sama tapiŝo atingis prezon de 7 200 000 eŭroj ĉe aŭkciejo Christie’s en Londono.
Rekordo: la plej valora tapiŝo en la mondo. Spertuloj ĉe Christie’s eltrovis, ke la tapiŝo originis el la irana provinco Kerman kaj estis produktita en la 17a jarcento.
Iam ĝi apartenis al la franca art-mecenatino grafino de Béhague [behág] (1870-1939). Post ties morto ŝia nevo, markizo de Garnay [garné], heredis la valoran pecon, kaj ĝis aŭkcio en 1987 en Monako la tapiŝo restis en la posedo de tiu aristokrata familio. Poste ĝi venis al Germanio en la posedon de munkena tapiŝ-komercisto.
Nun la heredintino akuzas la komencan aŭkciiston, ke tiu ne rekonis la veran valoron de la malnova tapiŝo kaj grave subtaksis ĝin. Ŝi postulas 350 000 eŭrojn: la prezo taksita de Christie’s estis 346 000 eŭroj.
Jomo Ipfelkofer