Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La belga banko KBC kaj ĝia filio CBC fine de 2011 enkondukis novaĵon, kiu plifaciligas kaj plirapidigas pagojn kaj estas ligata kun la uzo de poŝtelefono kaj QR-kodo. Samtempe ekestis la nova esprimo “scash” [skaŝ], kombino de “skani” kaj “cash” (kontanta mono).
Anstataŭ doni al la ŝuldanto sian kompletan bankkontonumeron, la ricevonto de pago kreas per sia poŝtelefono QR-kodon, kiu enhavas kontodetalojn kaj sumon. Tiun kodon la pagonto skanas per sia poŝtelefono. Post rapida kontrolo, ĉu la sumo ĝustas, li povas per unu ekranalklako efektivigi la pagon. La tuta proceduro daŭras malpli ol kvin sekundojn kaj la ricevonto tuj ricevas konfirmon de la pago.
La reala utilo ankoraŭ estas limigita. La sistemo funkcias nur por klientoj de la bankogrupo KBC/CBC, kiuj havas “inteligentan” poŝtelefonon kaj instalis sur ĝi la bezonatan programeton. Nur tre lertaj uzantoj sukcesos plenumi la proceduron ene de kvin sekundoj.
pp
[FORIGITA!: bildo]
Anstataŭ devi kopii la tutan bankkontonumeron kaj la ŝuldatan sumon, la pagonto simple skanas tiun ĉi bildon kaj la pago okazos aŭtomate.