Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
QR-kodo estas du-dimensia kodo origine uzata en la japana aŭtomobilindustrio. La nomo estas mallongigo de la anglaj vortoj “Quick Response” (rapida reago).
Ĉar en Japanio jam delonge oftas poŝtelefonoj kun kamerao kaj retaliro, QR-kodoj tie aperas en reklamoj kaj artikoloj. La kodo enhavas la URL (adreson) de retpaĝo, sur kiu troviĝas pli da informoj. Skanante la kodon, la uzanto de poŝtelefono tuj havas aliron al tiuj informoj.
Dum la jaro 2011 en Eŭropo ĝeneraliĝis la uzo de nova generacio de “inteligentaj” poŝtelefonoj kaj samtempe multiĝis la QR-kodoj en la gazetaro kaj ekaperis diversaj aplikoj.
Ekzemple en la kolofono de Monato vi vidas QR-kodon. Se vi skanos ĝin per via poŝtelefono, aŭtomate malfermiĝos la retpaĝo de Monato.
rr