Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Estigis eŭforion la reĝimŝanĝo en Rumanio en 1989. Liberiĝinte de Nicolae Ceauşescu, la popolo esperis, ke ĉio estos bona, ke prospero regos en la lando.
Tamen 22 jarojn poste, laŭ esploro de la informocentro Infopolitic, 78 % de la demanditoj opiniis, ke la lando malbone evoluas. La nunaj politiko kaj politikistoj seniluziigas la loĝantaron: fakte la plej populara ŝtatestro estas la ekzekutita Ceauşescu.
Tion klarigas almenaŭ parte la nostalgio pri komunismo kaj la fakto, ke la hodiaŭaj politikistoj nur malmulte plenumas la esperojn de la loĝantaro.
La plej popularaj homoj estas la estro de la Rumana Nacia Banko, Mugur Isărescu, kaj la iama reĝo Mikaelo, kiu en 1947 devis abdiki. Tamen monarĥion subtenas nur 5 % de la popolo.
Plene 85 % de la demanditoj opiniis, ke la publika sekureco estas malbona. Krome ili taksas tro altaj administrajn kostojn, same prezojn de elektro, gaso, nutraĵoj kaj hejtado en domblokoj. Ilian perspektivon malheligas la monda ekonomia krizo.
L. Sz.