Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kontraŭ pli ol 300 milionoj da eŭroj estas finkonstruitaj la unuaj 38 km de la 103 km longa aŭtoŝoseo, kiu — kiam kompleta — ebligos veturi inter Priŝtino, en Kosovo, al la albana havenurbo Durrës ene de tri horoj.
La ŝoseo portas la nomon D-ro Ibrahim Rugovo, albana politikisto, kiu fariĝis la unua prezidanto de Kosovo. Ĝi daŭrigos la tiel nomatan nacian aŭtoŝoseon en Albanio.
La malferman ceremonion partoprenis interalie la ĉefministroj de Kosovo kaj Albanio, Hashim Thaçi kaj Sali Berisha, kaj la prezidanto de Kosovo, Atifete Jahjaga.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Nova aŭtoŝoseo helpos kunligi Balkanion.