Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Bonvolu, mi petas, sciigi al s-ro Pejno Simono, ke lia aserto “en la unikoda epoko ankoraŭ plendi pri iksoj iomete “ex-modiĝas”” estas iomege ekstermoda.
Mi eĉ ne hezitas aserti, ke ĝi estas pura kretenaĵo. Efektive, ĉiutage mi ricevas dekon da ret-mesaĝoj redaktitaj en la fuŝa “ixperanto”, t. e. plenplenaj je iksoj, do apenaŭ kompreneblaj por mi, kiu konstante restis fidela al la zamenhofa lingvo. Multaj el tiuj ret-mesaĝoj venas de elstaraj esperantistoj, eventuale estroj de diversaj asocioj: videble, por ili Unikodo estas tute nekonata kaj mistera afero.
Videble, s-ro P.S. faras bedaŭrindan konfuzon inter siaj deziroj kaj la realaĵoj.
P.S. La nomo de Praesperanto I (1878) estis “Lingwe uniwersala”.
André Cherpillod
Francio