Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la usona Teksaso oni longe memoros la ĉi-someran varmegon. Dum 40 tagoj la maksimuma aertemperaturo senĉese superis 37,8oC. La varmo-rekordo tamen ne estis rompita. En 1980 varmego tia daŭris 42 tagojn.
Senpluva seka vetero kreas diversajn problemojn por bredistoj kaj terkulturistoj. Sendube suferos la ĉi-jara vinrikolto. Ankaŭ fiŝkaptado: plisaliĝas riveroj, dum la kvanto de ostroj kaptitaj en Meksika Golfo abrupte ŝrumpis.
Do la nuna sezono estas eble la plej mizera por la 217-miliondolara ostro-industrio. En Teksaso kaj Luiziano estas kaptitaj por la usona merkato 70 % de tiuj ĉi marbestetoj. Ankaŭ salikokoj estas same trafitaj.
Aliflanke sekeco havas siajn bonajn flankojn. Perditaj, ŝajne, estas mariĥuano-plantoj kultivitaj de meksikaj narkotaĵo-karteloj. Ĉiu planto bezonas ĉiutage kvar litrojn da akvo. La kartelistoj devas elpensi diversajn metodojn por akvumi sian stokon. Tial policanoj pli rapide ilin trovas.
last