Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Verŝajne, se vi ne estas infano, vi ne plu ŝatas grimpi en arbojn. Tamen ekzistas tiuj, kiuj faras tion profesie kaj eĉ sporte jam en sufiĉe matura aĝo.
Ekzemple Abram Zies, 33-jaraĝa, el la ĉirkaŭurbo de la teksasa urbo Dallas [dalas] en Usono, okupiĝas pri arbogrimpado. Li eklaboris kiel medioprotektanto, foje forhakante altajn branĉojn for de elektraj kabloj. Baldaŭ li konsciis, ke arbogrimpado fariĝis hobio, eĉ sporto, en Usono.
Tiel oni ne nur agrable pasigas sian tempon sed ankaŭ ĝuas aventuran edukocelan hobion, kiu helpas prizorgi la medion.
Nun s-ro Zies estas nacia arbogrimpada ĉampiono, kiu baldaŭ partoprenos konkurson en Aŭstralio. Laŭ lia sperto, sukceso en arbogrimpado dependas 20 % de sporta hazardo, 30 % de fizikaj fortoj, kaj 50 % de cerbumado (necesas ĝuste plani la grimpadon).
last