Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi amas vin, ĉar vi min amis pli
kiam mi ne konsciis pri la vero
ke amo estas pli ol nostalgi’
pli eĉ ol fideleco kaj sincero.
Dum kvindek jaroj kune estis ni
kaj spertis ke malblinda estas amo
kaj ne imuna kontraŭ malkompreno;
kiel ĝi povus resti, do, la samo?
Ni estas nur maljuna infanaro
Kiu nenion scias pri la celo
de la ekzisto, nek de nia faro
sed iom konis de la bon’ kaj belo.
Certe nur estas, amantin’ kompata:
mi ne meritis esti tiom amata.
Garvan Makaj