Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fulikoj estas akvaj birdoj sufiĉe disvastiĝintaj en Eŭropo. E-fuliko (itallingve e-Folaga) estas male “ŝtala fiŝo”, kiun antaŭ nelonge kreis esploristoj de Submara Esplor-Centro de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo en la itala urbo La Spezia. La celo: registri la ĉeeston de boatoj ene de protektataj mar-areoj. Tiu fenomeno ne maloftas en italaj maroj. Eŭropa Unio kontribuis al la projekto 3,3 milionojn da eŭroj.
La E-fuliko mem estas aŭtonoma submara veturilo, kies elektronikaj nazoj kaj oreloj sonorigos alarmon, kiam estas rimarkitaj elverŝoj abruptaj de hidrokarbonoj en la maron.
Perfekte funkciis la unua testo. Simulita estis eniro de boato nerajtigita kaj potenciale polua en medio-interesan marzonon. Unu el la fulikoj tuj informis la regejon.
Roberto Pigro
[FORIGITA!: bildo]
La submara “fuliko” helpos protekti la marmedion.