Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Unu el la frazoj en mia artikoleto Mikspoto politika (Monato 2011/7, p. 9) estis miskorektita. Originale mi skribis: “La partio pretendas apogi Esperanton ... kio ne tre “karigus” [= angle would endear; france rendrait chère] la zamenhofan lingvon al la irlanda publiko.” Post redaktado ĝi aperis kiel: “kio ne tre klarigus ktp”. Eble la nomita partio ja bone scipovus klarigi Esperanton al la publiko, sed, pro ties politiko (rigardata kiel ekstremisma), ĝi eble ne allogos irlandanojn al la lingvo. Tion mi celis.
Garvan Makaj
Irlando