Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En 1991, do antaŭ 20 jaroj, Sovetio dividiĝis en apartajn sendependajn ŝtatojn. Kun la apero de la novaj ŝtatoj aperis ankaŭ novaj valutoj: somoj, lidoj, latoj, hrivnoj ktp.
En Ukrainio dum tiuj 20 jaroj ŝanĝiĝis tri fojojn la valuto. Komence ĝis 1992 funkciis la sovetia valuto: rublo. Sed al tiu necesis aldoni tiel nomatajn kartetojn de aĉetanto, do kuponojn. Tiam en la vendejoj estis preskaŭ nenio. Nur per rubloj plus kuponoj eblis aĉeti.
Multaj civitanoj bone memoras, kiel kun la salajro oni ricevis foliojn (de formato A4) kun fortranĉeblaj diversvaloraj kuponoj. Komence de 1992 aperis plurfoje uzeblaj kuponoj.
La tiama inflacio rapide “riĉigis” la ukrainojn. Tamen en 1996 eblis interŝanĝi la kuponojn kontraŭ nova ukraina valuto, hrivno: cent mil kuponoj egalis al unu hrivno.
Post 1996 hrivno trifoje ŝanĝis sian aspekton. Laŭ specialistoj, tio okazis por sekureco. Ne estas planataj pliaj ŝanĝoj.
Dmitrij Cibulevskij
[FORIGITA!: bildo]
Bankbiletoj spegulas la ekonomian kaj socian evoluon de Ukrainio.