Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Al la litova ĉefurbo Vilnius neniam mankis filantropoj, kiuj malavare apogis malriĉulojn. Ekde nun ĉiuj filantropoj de Vilnius kaj la regiono havas sian monumenton: Verda Pomo.
La granita kaj bronza oktuna monumento prezentas pomduonon, kies interno korforme simbolas bonkorecon. Sur la monumento estas aboce enskribitaj 50 familiaj nomoj de tiuj, kiuj fondis la urbon kaj famiĝis pro filantropa agado.
Tiel memorigi bonfarantojn de Vilnius decidis la iniciatinto de televida programo, en kiu malfeliĉuloj rakontas pri siaj tiel nomataj plagoj, alivorte pri siaj fojfoje malgajaj historioj.
Redaktoroj de la programo tiam trovas “aĉetantojn” de la plagoj, do personojn aŭ entreprenojn, kiuj povas materie subteni la malfeliĉulojn.
last
[FORIGITA!: bildo]
La Verda Pomo espereble instigos pliajn filantropajn agojn.