Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Gajnas konservativuloj

Okulfrapan venkon de la konservativa Popola Partio (PP) ebligis la aŭstra popolo la 24an de novembro 2002. Ĝis tiu ĉi dato PP koaliciis kun Liberala Partio (LP), iam estrita de Jörg Haider [jerg hajda]: LP tamen draste ŝrumpis.

La rezulto jenas: Socialdemokrata Partio: 69 parlamentaj mandatoj (plus kvar kompare kun 1999); PP: 79 mandatoj (plus 27); LP: 19 mandatoj (minus 33); Verduloj: 16 mandatoj (plus du). Aliaj partioj restis sub unu elcento kaj ne ricevis parlamentajn mandatojn. La partoprenado estis kiel lastfoje 80,5 %.

Nova kaj malnova ĉefministro estas Wolfgang Schüssel [volfgang ŝisl] de Popola Partio.

WALTER KLAG