Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Socialismo sen masko (2)

Mirigas min la fidego de Ludwig Röll pri kapitalismo (MONATO 11/2002, p. 7) kaj liaj facilanimaj asertoj pri la “grandega kresko de la vivnivelo inter la laboristaro en kapitalismaj ŝtatoj dum la pasintaj 150 jaroj”. Evidente li rigardas nur tie, kie interesas lin: mi rimarkas neniun grandegan kreskon en la plimulto de Afriko, centra kaj suda Ameriko kaj Azio; konstateblas eĉ regresoj. Krome, tiu parta bonstatiĝo kostis kaj plu kostas terure multe: la regintoj en Sovetio kaŭzis eble ĉirkaŭ 70 milionojn da mortintoj, sed se ni kalkulas la pereintojn pro kapitalismo dum tiuj 150 jaroj pro imperiismaj militoj, malsato, kuraceblaj malsanoj kaj laborakcidentoj, ni havus pluroblan kvanton. Oni neniel indulgu la sovetian teroron, sed en fremda tegmento li flikas truon kaj ŝajne en propra ne vidas la fluon.

Hektor ALOS I FONT

Katalunio